Preparo de HTML sxablono
Jen ebleco komenti la html/css-igadon de la nova aspekto
http://bertilow.com/div/lernu-cxefa-alt4/. La grafika skizo videblas cxe http://www.lernu.net/aspekto/0404/cxefa_alt4.jpg
Dua versio de la HTML-igo estas nun alŝutita. Ĝi estas treege ŝanĝita. Nun la paĝlarĝeco estas nefiksita. /Bertilo
Gxenerale:
- cxu bone funkcias por 800x600-ekranoj?
- la pagx-largxeco estas fiksa. :-(
- * Jes. Kiam mi faris la HTML-igon, mi unue celis nefiksitan larĝecon, sed finfine mi devis konstati, ke la paĝofasono mem estis tiel konstruita, ke ĝi realigeblas nur kun fiksita larĝeco. :-(( Eventuale tio ankoraŭ estas ŝanĝebla, sed tiam la aspekto ne plu sekvos la fasonon, pri kiu oni decidis. / Bertilo
- La vortoj "la vortaro" estas unu super la alia
- * Pli-malpli laŭ la skizo. La literlarĝeco estas variebla. Ne eblas realigi tiun fasonon tiel, ke la vortoj ne kuntuŝiĝas ĉe granda tekstolarĝeco. Ankaŭ tio ŝanĝeblas, sed tiam kontraŭ la mendita fasono. / Bertilo
Rilate al Fajrovulpo 1+:
Rilate al Esplorilo 6+:
- oni devas rulumi por vidi la tutan pagxon
- * Jes, laŭ la origina fasono. Sed tio iom dependas de la tekstograndeco, kiun la legano elektis en sia legilo. /Bertilo
- partoj de du butonoj (biblioteko kaj komunikado) estas blankaj, senfonaj
Rilate al Mozilla 1.5:
| Mi trovis du etajn strangajxojn (partoj de du butonoj estas blankaj, senfonaj, kaj unu verda afereto elstariĝas supre). La unua problemeto okazas ankaŭ en Esplorilo 6+. Rigardu la ekranfoton: |  |
- La transiro de la fonkoloro de helgriza al malhelgriza en tekst-kvadratoj okazas ne tiom glate, kiel sur la skizo, sed nur per du videble malsamaj griz-koloroj: unu supre (pli hela) kaj unu malsupre (malpli hela). Ĉu pro tio ke estas uzataj nur "sekuraj" ret-koloroj? Ĉu eblas iel fiksi?
- - Efektive io strangas pri tiuj fonkoloraĵoj. Mi prenis ilin rekte de la fasona bildo, sed poste ili aspektas strange en Esplorilo. En Fajrovulpo ili restas en ordo. Eble iu, kiu komprenas pri grafikaĵoj pli bone ol mi, povas esplori tion. /Bertilo