Vikio de lernu! : CimojKajPlibonigendajxoj/LingvoHelpantejo

Lingvohelpantejo


Ni scias ke la nuna sistemo ne funkcios eterne por lingvohelpantoj kiam ni havos 200 lecionojn senditajn cxiutage... kaj ni ja havos tion, cxu ne? ;-) Mi volas bonege disvastigi lernu.net, sed mi timas ke la nuna sistemo ne subtenus la trafikon kiu povus veni... do, mi volas proponi mian idealan administrantejon, kaj poste ni povos vidi cxu eblos facile fari cxion teknike. Kiel kutime en vikioj, sxangxu kaj diskutu la detalojn lauxplacxe. Mi diskutis ilin kun Erinja, nia plej aktiva lingvohelpanto, kaj espereble ili reprezentas kion la lingvohelpantaro volas.
ChuckSmith


Lingvohelpanto_xx ne plu ekzistus

Oni ensalutus per sia propra konto, kaj ne per lingvohelpanto_xx.

Ricevitaj mesagxoj

Havu unu pagxon kiu montras kiuj estas la respondendaj lecionoj laux tempo. Tiel lingvohelpantoj povos vidi al kiuj mesagxoj (en ilia nacia lingvo) plej gravas respondi. Se iu mesagxo ne estas respondita ene de 3 tagnoktoj, tiam informo pri tio sendigxu ankaux al helpantoj kiuj helpas per Esperanto.

Sxlosa tempo (unu horo)

Kiam oni klakas "Respondu" cxe leciono, tiu leciono estos sxlosita al la aliaj lingvohelpantoj dum unu horo. Post unu horo, tiu lingvohelpanto povos ankoraux sendi lecionon, krom se alia lingvohelpanto jam sxlosis gxin. Tamen, unu horo ja suficxas por korekti lecionon...

Amika opcio

Ofte okazas ke lingvohelpanto havas tre bonajn kaj personajn rilatojn kun lernanto. Estus bone se estus ebleco ke lingvohelpanto povas elekti esti la sola lingvohelpanto por tiu lernanto. Tamen, se la lingvohelpanto ne respondas ene de 24 horoj, tiam aliaj lingvohelpantoj rajtos respondi. Tio ankaux estus bone se la lingvohelpanto persone konas la lernanton.

Feria opcio

Lingvohelpanto povas diri ke sxli ferias. Tiam, la amika opcio menciita en la lasta alineo ne validus dum tiu tempo.

Ligilo al PMEG

Estus bone havi ligilon al PMEG ene de la administrejo, do lingvohelpantoj povos facile konsulti gxin. Tiu pagxo devas malfermigxi en alia fenestro.