Vikio de lernu!:
CimojKajPlibonigendajxoj
/VortaraSistemo
...
Cxefa Pagxo
|
Cxiuj Pagxoj
|
Lastaj Sxangxoj
|
Lastaj Komentoj
|
Uzantoj
|
Registrigxu
|
Salutnomo:
Pasvorto:
== Ideoj pri nova vortarsistemo de //lernu!// == **Dezirolisto:** * Ke cxiuj povu aldoni vortojn kaj iliajn tradukojn (aperu nur post aprobo de adminsitranto). * Ke cxiuj povu peti vortojn por ke alia(j) persono(j) traduku ilin. * Povi sercxi laux iu ajn skribmetodo: x, h, ', ktp. Ekz: povi sercxi ŝafo kiel sxafo, shafo, s'afo, ktp. * Se oni sercxas verbon kun finajxo "-as", "-is", "-os", "-anta", "-inta" aux "-onta", sercxi la verbon kun finajxo "-i". Ekz: mi sercxas "trinkas" kaj traduko de "trinki" aperas. Eblece: ekspliki ke "-as" estas estanta tempo, ktp. * Se oni sercxas "multvortan" vorton, ekz. "eniri", montri la tradukon de "eniri", montri la vorton "en-iri" kaj ankaux traduki la vortojn "en" kaj "iri". (kiel la vortaro de Lernu nun funkcias). * Se oni sercxas verbon de alia lingvo al Esperanto, indiki cxu la verbo estas transitiva aux ne transitiva. * Povi administri cxiun parton antauxe eksplikita. Ekz: en unu parto oni povos diri ke "eniri" estas formita de "en" kaj "iri", kaj ke la vortaro devas montri "eniri" kiel "en-iri". En alia parto, aldoni novajn vortojn kaj tradukojn. En alia parto, indiki cxu vorto estas verbo, kaj se gxi estas verbo, cxu gxi estas transitiva aux ne transitiva. Ktp. * estu listo de e-radikoj kun tradukoj kaj klarigoj en naciaj lingvoj: por cxiu e-radiko en la listo estu traduko(j) kaj ev klarigo(j) en naciaj lingvoj (do temas pri pluraj vortaroj eo->xx, xx = lingvokodo de nacia lingvo, sed cxiuj vortaroj enhavos saman liston da e-radikoj.) ankaux estu ebleco por helpantoj enmeti komentojn por cxiu vorttraduko/klarigo * estu listoj en naciaj lingvoj kun tradukoj en eo: tiaj listoj jam ekzistas cxe lernu, sed multaj listoj/vortaroj estas plibonigindaj * estu bona ttt-bazita administrosistemo per kiu eblas facile prilabori la supran enhavon
Se vi volas konservi sxangxojn, antaux ol premi "Konservi", enskribu en la suban fenestreton kodon, kiun vi vidas en la bildo.
Powered by
WackoWiki R4.2