
Ideoj pri nova vortarsistemo de lernu!
Dezirolisto:
- Ke cxiuj povu aldoni vortojn kaj iliajn tradukojn (aperu nur post aprobo de adminsitranto).
- Ke cxiuj povu peti vortojn por ke alia(j) persono(j) traduku ilin.
- Povi sercxi laux iu ajn skribmetodo: x, h, ', ktp. Ekz: povi sercxi ŝafo kiel sxafo, shafo, s'afo, ktp.
- Se oni sercxas verbon kun finajxo "-as", "-is", "-os", "-anta", "-inta" aux "-onta", sercxi la verbon kun finajxo "-i". Ekz: mi sercxas "trinkas" kaj traduko de "trinki" aperas. Eblece: ekspliki ke "-as" estas estanta tempo, ktp.
- Se oni sercxas "multvortan" vorton, ekz. "eniri", montri la tradukon de "eniri", montri la vorton "en-iri" kaj ankaux traduki la vortojn "en" kaj "iri". (kiel la vortaro de Lernu nun funkcias).
- Se oni sercxas verbon de alia lingvo al Esperanto, indiki cxu la verbo estas transitiva aux ne transitiva.
- Povi administri cxiun parton antauxe eksplikita. Ekz: en unu parto oni povos diri ke "eniri" estas formita de "en" kaj "iri", kaj ke la vortaro devas montri "eniri" kiel "en-iri". En alia parto, aldoni novajn vortojn kaj tradukojn. En alia parto, indiki cxu vorto estas verbo, kaj se gxi estas verbo, cxu gxi estas transitiva aux ne transitiva. Ktp.
- estu listo de e-radikoj kun tradukoj kaj klarigoj en naciaj lingvoj: por cxiu e-radiko en la listo estu traduko(j) kaj ev klarigo(j) en naciaj lingvoj (do temas pri pluraj vortaroj eo->xx, xx = lingvokodo de nacia lingvo, sed cxiuj vortaroj enhavos saman liston da e-radikoj.) ankaux estu ebleco por helpantoj enmeti komentojn por cxiu vorttraduko/klarigo
- estu listoj en naciaj lingvoj kun tradukoj en eo: tiaj listoj jam ekzistas cxe lernu, sed multaj listoj/vortaroj estas plibonigindaj
- estu bona ttt-bazita administrosistemo per kiu eblas facile prilabori la supran enhavon