Lingvohelpanto estas kompetenta esperantisto kiu korektas lecionojn de komencantoj cxe la koresponda kurso "Ana Pana" aux helpas al komencintoj cxe la kurso "Ana renkontas", kiu ricevas sialingvajn komentojn de lernu!-uzantoj kaj/aux respondas ilin aux tradukas kaj sendas ilin al la lernu!-teamo, kaj kiu povas lauxvole gvidi virtualajn lecionojn de Esperanto kaj ev. administri forumtemon por siaj samlingvanoj. Esti lingvohelpanto estas bona metodo interagi kun komencantoj tutmonde. Do, se vi bone parolas Esperanton kaj deziras helpi iel, sed ne scias kiel, estus bona eblo por vi! Oni povas vidi la liston de jamaj lingvohelpantoj cxe "pri lernu!/homoj_organizoj/lingvohelpantoj".
Cxu vi volas esti lingvohelpanto?
Se jes:
Kiam vi faros tion, adreso lingvohelpanto_xx@lernu.net (xx - via lingvokodo) ekplusendos mesagxojn ankaux al vi retposxtadreso.
Mi nun supozas ke vi sekvis la suprajn instrukciojn.
Bonvenon! Ni tre dankas vin pro via decido esti lingvohelpanto kaj helpi homojn tutmonde lerni Esperanton.
Kiam lernanto elektos vin kiel lingvohelpanton kaj sendos lecionon, vi retposxte ricevos atentigon pri nova korespondo cxe la kurso kun ligilo al speciala pgxo en
lernu!. Gxi aspektas jene:
Temo: Nova korespondo cxe AP/AR de "zamenhof"
Mesagxo: ...
Por vidi la korespondon, alklaku per la mesagxo ricevitan ligilon. Gxi ekigos vian retumilon (Interret Esplorilon, Fajrovulpon aux simile) kaj malfermos pagxojn kun listo de korespondoj. Sercxu sub "Ricevitaj, ne responditaj" kaj trovu la lecionon de via lernanto. Tiel vi povos legi kaj korekti la korespondon pri kies alveno vi ricevis atentigon.
Alia maniero atingi la korespondojn (kaj ricevitajn, kaj senditajn) estas:
Nun vi vidas la korespondojn same kiel vi vidus ilin post alklako al la ligilo ricevita retposxte.
En la lingvohelpantejo vi povas vidi ne nur korespondojn, senditajn al vi, sed ankaux "Ceterajn korespondojn" - korespondojn, senditajn al aliaj lingvohelpantoj. Vi povas legi ilin, sed ne povas respondi. Sed se iu lingvohelpanto ne traktas korespondon dum 3 tagoj, gxi malsxlosigxas kaj alia lingvohelpanto povas gxin korekti. Do, se vi havos deziron, vi estas tre bonvena korekti tiajn korespondojn!
Krome, vi ekricevos cxiujn komentojn, kiujn uzantoj lasos (per la ligilo "Cxu vi havas komentojn pri tiu cxi pagxo?", kiu trovigxas malsupre de cxiu lernu!-pagxo) cxe vialingva versio de lernu!. Ni petas vin aux respondi tiujn komentojn kopie al cxiuj aliaj ricevintoj de la komento (simple uzu la butonon "Respondu al cxiuj" en via retposxtprogramo, por ke neniu respondu duoble) aux, se vi mem ne scias respondon, traduki la komenton al Esperanto kaj sendi al .
Se vi havas ajnajn demandojn pri tio cxi, bv. skribi al .
Apud cxiu mesagxo estas eta simbolo.
Signifoj de bildoj cxe "Miaj korespondoj"
- vi ankoraux ne malfermis la mesagxon (vi bonvenas malfermi kaj korekti gxin!)
- vi jam malfermis la mesagxon (restis nur korekti gxin)
- vi jam respondis al la mesagxo (NE respondu al cxi tiu leciono!)
Signifoj de bildoj cxe "Ceteraj korespondoj"
- lingvohelpanto, al kiu estis sendita la korespondo, ankoraux ne malfermis la mesagxon (vi rajtas gxin malfermi, legi, sed vi ne havos eblon respondi al gxi)
- lingvohelpanto, al kiu estis sendita la korespondo, jam malfermis la mesagxon
- lingvohelpanto, al kiu estis sendita la korespondo, respondis al la mesagxo
- la korespondo estas "sxlosita". Aliaj lingvohelpantoj povas legi la korespondon, sed ne povas gxin korekti. Se apud la korespondo ne estas cxi tiu bildo, vi estas tre bonvena malfermi la mesagxon kaj korekti la korespondon!
Se vi volas vidi, kiel aliaj korektis lecionojn, bonvolu legi mesagxojn cxe "Ceteraj korespondoj" sub "Senditaj". Tiel vi povas pli bone scii, kiel oni respondas al lecionoj.
Kiel lingvohelpanto, vi havos ankoraux unu suficxe ne-tempo-raban kaj tute ne devigan taskon: cxar ni ofte ricevas komentojn pri
lernu! en naciaj lingvoj, kiujn ni ne komprenas, ili auxtomate plusendigxas al lingvohelpantoj por tiuj lingvoj. Do, se vi ricevos iun komenton en lingvo, kiun vi komprenas kaj havos iomete da tempo, ni petas vin resumi gxin en Esperanto kaj sendi al . Se vi havos ecx iom pli da tempo, kaj povos reagi al la komento/demando aux traduki nian reagon/respondon. Tio estos grandega helpo al ni kaj al lernu!-uzantoj.
Vi povas korekti la korespondojn ecx sen ensaluti cxe lernu! . Sed por tio:
La samajn klarigojn vi trovos ankaux cxe:
http://www.lernu.net/adminejo/lingvohelpantejo/index.php. Tie vi ankaux povos sxangxi vian staton (aktiva/malaktiva) kaj indiki, cxu vi volas trakti la korespondojn retposxte aux ne (t.e. cxe lernu!).
Se vi havas demandon, vi povas meti gxin cxi tien (simple klaku "Redaktu la pagxon" malsupre), sendi mesagxon al aux al . Oni cxiukaze provos respondi al vi, lingvohelpantoj!
Demando: [enmetu vian demandon cxi tie]