Kiel helpi plibonigon de la vortaroj cxe lernu! ?
La vortaroj estas tre grava parto de
lernu! kaj niaj uzantoj ofte komentas, ke ili uzas kaj sxatas la vortarojn. Do, gravas, ke la vortaroj havu altan kvaliton! Pro tio ekzistas bona vortarprizorga sistemo, per kiu oni povas facile plibonigi la vortarojn. Pri tio vi estas tre bonvena helpi :-). Se vi interesigxas pri tio, bonvolu:
- Registrigxi cxe lernu! -
http://lernu.net/mia_lernu/registrigxu.php
- Enskribi vian nomon kaj salutnomon cxe Vortaristoj
- Sendi mesagxon al kaj rakonti iomete pri vi mem kaj diri pri kiu(j) vortaro(j) vi emus helpi
- Atendi respondon, kiu diras ke vi havas rajton redakti vortaron (tio povas dauxri inter unu minuton kaj unu semajnon..)
- Ekredakti :-)
Grandan antauxdankon!
Kiel atingi la redaktan sistemon?
Se vi estas ensalutinta cxe
http://lernu.net (kaj havas redaktorajton de la vortaroj) vi vidas menueron "Vortaroj" sub "Adminejo" en la cxefa menuo. Alklaku gxin kaj vi eniros la redaktan sistemon.
Kiel funkcias la redakta sistemo?
Kiam vi eniras la redaktan sistemon (
http://eo.lernu.net/cgi-bin/lernu-vortaro.pl#lernuvortaro) vi:
1) elektu:
- la langeton: "Esperanto" (plej gravas unue trairi kaj plibonigi la vortarojn Esperanto -> [nacia lingvo])
- cxe "Aldoni / Forigi lingvojn" vian lingvon
- cxe la alia falmenuo ekz. "Vortoj en Ana Pana"
2) cxe "Sercxi" entajpu ekz. "a*" kaj poste por cxiu vorto:
- kontrolu la tradukon/klarigon
- se bona traduko/klarigo => alklaku la ev. demandosignon (por konfirmi)
- se sxangxo bezonatas => alklaku la vorton, redaktu kaj poste pusxu la enigklavon ("Enter")
- se la traduko/klarigo verdigxas, cxio en ordo, se gxi rugxigxas necesas refari (ia problemo aperis)
Trairu la tutan liston, poste entajpu novan literon cxe "Sercxi", ekz. "b*".
Tre bone se vi en la pagxo
Vortaristoj povas noti kion vi faras, ekz. "xx: 2006-09-30 Trairis cxiujn vortojn de Ana Pana".
Se io malklaras, bv. legi sub la langeto "Helpo" aux skribi al .