Cxu vi estas programisto?
Se vi havas profundajn spertojn pri io el:
- XHTML
- PHP
- MySQL
- Perlo
- Java Skripto
- Flasho
kaj sxatas kunlabori en teamo, ni tre gxojus se vi kontaktus nin! Bv uzi .
Cxefaj laborprincipoj cxe
lernu! estas:
- antaux ol ekfari ion, informi la teamon kaj lauxbezone lingvohelpantojn pri la intenco
- post ricevita konsento kaj komentoj/konsiloj/informoj, oni povas eklabori
- antaux ol FTP-i sxangxitan version de iu dosiero, nepre farendas sekurkopio de la antauxa versio en propra durdisko
- cxion kion vi faras, unue testu kaj nur poste videbligu en la pagxaro
- kiam eblas, cxion unue videbligi nur al uzantoj kun tradukaj rajtoj, kaj nur post testado al ordinaraj uzantoj
- teni aliajn prizorgantojn de lernu! informitaj pri fluo de la aferoj (kaj ankaux ne heziti peti helpon, komentojn, ks)
Ni antauxgxojas kunlabori kun vi!