Vikio de lernu! : Helpado/Tradukado/OftajDemandoj

Oftaj demandoj de tradukantoj


Se vi havas iun demandon pri tradukado de lernu!, bv. aldoni cxi tie:

Cxu do cxi tie estas loko por tradukantoj de lernu!, tradukantoj de lingvo.info, aux por ambaux grupoj? Dankon.

Cxi tie loko estas oficiale por tradukantoj de lernu!, sed multaj konsiloj aplikeblas al ambaux pagxaroj.

Cxu oni uzu la gxentilan formon por alparoli la homojn (kiel la germana "sie") aux la neformala alporolo (kiel la germana "du")?

Dependas de kutimeco de la neformala formo en cxiu unuopa lingvo, kaj de kunteksto en la pagxaro. Cxar lernu! gxenerale estas suficxe neformala, plej ofte singulara/neformala/ci formo estus versxajne tauxga traduko de la esperanta "vi".

Mi eniras la adminejon, sed ne povas alklaki iun lingvon

Kontrolu, cxu via nomo aperas cxe Tradukantoj . Se via nomo mankas, enskribu gxin kaj post iom da tempo, cxio ekfunkcios por vi. Se la problemo ne malaperas dum 1-3 tagoj, skribu al la pri tio.

Kiel trovi la kuntekston de io, kio estas tradukenda?

Estas pluraj manieroj:
1) Konservi sian tradukon kaj alklaki la ligilon "Vidu la tradukitan pagxon." kiu aperas tiam.
2) Malfermi en nova fenestro la ligilon kiu trovigxas supre de la pagxo en la traduksistemo kiam vi tradukas, aldonante "lernu.net" al ties komenco - do se vi ekz tradukas la pagxon "/pri_lernu/informiloj/afisxo.php" en alia retumilfenestro malfermi la pagxon http.//xx.lernu.net/pri_lernu/informiloj/afisxo.php (anstataux xx estu lingvokodo, ekz. "eo" aux "de" aux "en").
3) Cxar nek 1) nek 2) cxiam gvidos vin al gxusta pagxo (pro tio ke oni foje translokas la enhavon al alia pagxo, sed ne translokas gxin en la tradukejo, por ne kauxzi aldonan laboron al tradukantoj), eble plej simpla maniero estas en la sercxkampo (gx logxas supre dekstre, sub la lingvomenuo, en cxiu lernu!-pagxo) entajpi tion, kio estas tradukenda por trovi cxiujn pagxojn, en kiuj koncerna teksto aperas, kaj tie trovi la kuntekston.

La solaj situacioj en kiuj ankaux 3) ne funkcios, estas kiam vi tradukos mesagxojn, kiuj sendigxas al lernu!-uzantoj aux atentigojn, kiuj aperas kiel apartaj fenestretoj, kiam la uzantoj malgxuste entajpas ion, provas fari ion nepermesatan ktp. Tiuokaze eble helpos al vi simple rigardi, kiel oni tradukis la samon al aliaj lingvoj, kiujn vi regas. Por vidi tion suficxas alklaki iun el la lingvokodoj, kiuj aperas super la tradukenda E-teksto.

Kie mi povas trovi kialon por retradukendeco de teksto? Cxar mi ne volis ripeti tion kio igis gxin retradukenda unue

Povas esti, ke vi ne devas ion sxangxi, cxar estis simpla mistajpo cxe esperanta versio de la pagxaro. Do suficxas marki la cxenon kaj konservi gxin. Kutime grava sxangxo estas priskribata en "Komento".