Grave:
La cxenoj en la traduksistemo estas dividitaj en diversajn modulojn. Por ke via lingvo estu videbla por la uzantoj necesas unuavice ke almenaux 95% de la "deviga minimumo" estu tradukitaj. Poste vi povas traduki novajn modulojn kaj cxiam, kiam vi tradukos almenaux 90% de iu modulo, ankaux gxi igxos videbla en via lingvo.
Dum tradukado bv. gardi la saman:
MAJUSKLECON/minusklecon
kursivecon (teksto inter <i> </i>)
grasecon (teksto inter <b> </b>)
de literoj/vortoj kiel en la esperanta originalo.
Gravas, ke la senco de esperanta originalo kaj natureco de lingvo, al kiu oni tradukas, estu konservitaj.
Ofte esperantlingvaj klarigoj estas suficxe gxeneralaj, do indas specifigi ilin por via lingvo! Ekz. en Esperanto apenaux ekzistas klarigoj pri elparolo de diversaj literoj (cxe gramatiko/elparolo), dum estas tre dezirinde, ke vi "traduku" ilin per klarigoj kaj ekzemploj de via lingvo. Se vi ne certas pri iu regulo, skribu al .
Alternativa aliro al la traduksistemo
Ekzistas alternativa aliro al la traduksistemo. Por uzi gxin vi devas:
(Se ankaux aliaj tradukas al via lingvo, bv. skribi al tiu(j) por interkonsenti pri kiel kunlabori)
Ensaluti cxe lernu!
Elekti vian lingvon (se gxi ne ekzistas, vi devas skribi al ni aux aldoni tiun lingvon mem per la adminejo cxe http://nova.lernu.net/adminejo)
Foliumi la pagxojn
Kiam vi trovas ion sxangxindan aux tradukendan klaki [Traduku] malsupre en tiu pagxo
En la aperinta fenestro fari la sxangxon / tradukon kaj klaki "konservu"
Rekontroli la jxus tradukitan lernu!-pagxon. Unu maniero fari tion estas klaki per la dekstra mus-butono ie en la pagxo, kaj en aperinta menuo elekti "Resxargu" ("Refresh", angle)