Vikio de lernu! : Helpado/VirtualaInstruado

Virtuala instruado

Enhavo

Kio estas virtualaj lecionoj?


Virtualaj lecionoj estas, en nia kazo, perreta instruado de Esperanto al pluraj homoj, kiuj samtempe sidas cxe siaj komputiloj en diversaj mondopartoj.

Kie kaj kiam okazas tiuj lecionoj?


En la lernu!-pagxaro, cxe "Lernado / Virtualaj lecionoj" vi trovos virtualan klascxambron (VKCx - http://www.lernu.net/klaschambro/index.php) kaj pagxon kun indikoj pri kiam kaj en kiuj lingvoj okazas virtualaj lecionoj ( http://www.lernu.net/lernado/virtuale/tempoj.php ). Se vi volas gvidi virtualan lecionon en tempo aux lingvo, kiuj ne jam estas indikitaj en la pagxaro, skribu al .

Kiel uzi la VKCx?


Se vi estas lingvohelpanto, vi povas aldoni virtualan lecionon (tralegu la pagxon PorLingvohelpantoj, se vi volas igxi lingvohelpanto). Por fari tion, iru al la virtuala klascxambro (http://www.lernu.net/klaschambro/index.php) kaj alklaku la butonon "Aldoni lecionon". Tiam aperas nova fenestreto kun la jenaj kampoj, kiujn vi devas plenigi:


Kiam vi estas pleniginta la kampojn, alklaku la butonon "Konservi" (aux "Fermi sensangxe", se vi sxangxis vian opinion). Via leciono aperos en la listo de lecionoj. Apud gxi vi vidos butonon "Redakti / Forvisxi". Alklakinte gxin vi povos redakti la kampojn aux tute forigi la lecionon.

Jam kreitan lecionon povas redakti aux forvisxi nur tiu, kiu gxin origine kreis, kaj la administrantoj de lernu!.

Por la nomo kaj la priskribo vi povas uzi Esperanton aux tiun lingvon, kiun vi uzos en la leciono, aux ambaux lingvojn (kredeble la teksto montrigxos strange, se vi uzos lingvon skribatan de dekstre al maldekstre).

Se vi ne indikas gvidanton (instruiston), tiam vi mem auxtomate farigxas gvidanto de la koncerna leciono. Se vi volas, vi tamen povas indiki unu aux plurajn gvidantojn. Enskribu tiam iliajn salutnomojn. Apartigu la nomojn per punktokomoj (";"). Normale tiu, kiu kreas lecionon, estu gvidanto aux unu el la gvidantoj.

Cxe la dauxro vi povas skribi ekzemple 2. Tio signifas "du horoj". Vi ankaux povas skribi ekzemple 2h30m = "du horoj kaj tridek minutoj; 45m = "kvardek kvin minutoj"; k.s. Ne enskribu tro mallongan dauxron. Se vi volas dauxrigi lecionon pli longe, necesas plilongigi la tempon antaux ol elcxerpigxas la jam indikita tempo. Vi povas cxiam ajn sxangxi la dauxron, ecx dum la leciono dauxras. Se vi skribas nenian dauxron, aux 0 kiel dauxron, tiam aperos demandosigno en la kolumno por dauxro en la listo de lecionoj. Tio eble povas utili, se vi tute ne scias, kiel longe la leciono dauxru. Tia leciono tamen ne restas aktiva dum pli ol 10 horoj. Se vi iam volas ecx pli longan lecionon, tiam vi devas mem enskribi tempodauxron pli longan ol 10 horoj.

Cxiuj horoj montrigxas laux tiu horzono, kiun oni indikis en sia lernu!-profilo. Kiam vi enskribas la horon de planata leciono, skribu do laux via horzono (se vi gxin gxuste indikis en via lernu!-profilo).

En la virtuala klascxambro, supre dekstre vi trovas ligilojn "Elekti lecionon/administri lecionojn" (por elekti alian lecionon) kaj "Eliri" (por forlasi la virtualan klascxambron).

Se leciono finigxas antaux la antauxvidita finhoro, kaj se vi volas, ke la leciono ne plu aperu en la listo de lecionoj, tiam vi povas simple mallongigi la indikitan tempodauxron tiel, ke la leciono farigxas malnova kaj auxtomate malaperas el la listo. Vi ankaux povas forvisxi la lecionon, sed se temas pri leciono, kies enhavon iu eble volos poste rigardi (en listo de jam okazintaj lecionoj - kiu tamen ankoraux ne ekzistas), tiam estas pli bone nur malaperigi gxin per sxango de la tempodauxro (aux simple lasi gxin malaperi per si mem post paso de la restanta tempo).

La komencohoro estas nur informa. Eblas eniri en lecionon pli frue ol la indikita horo, kaj tiam ecx skribi mesagxojn.

La VKCx (virtuala klascxambro) havas tri partojn:

Klarigoj pri la butonoj kaj ties uzado

Super la tajpokampo trovigxas kelkaj butonoj (iuj el ili estas videblaj nur al leciongvidantoj). Jen iliaj signifoj:

- Sendi al cxiuj aliaj tiun pagxon, kiun vi vidas cxi-apude - alklaku cxi tiun butonon, kiam vi estas trovinta tiun pagxon, kiun vi volas montri al la lernantoj.
- Helpo - gvidas al la pagxo kun klarigoj, kiel uzi la virtualan klascxambron.
- Montri / Kasxi, kiuj cxeestas - montras aux kasxas liston de cxiuj, kiuj partoprenas en la leciono.
- Reiri al la komuna pago - gvidante la lecionon vi povas rigardi aliajn pagx(ar)ojn. Se vi volas reveni al tiu, kiun vi montris al la lernantoj, alklaku cxi tiun butonon.
- Malsxalti la sonon - malsxaltas la sonon. Tiam la butono sxangxigxas al la jena: - Alklaku gxin por resxalti la sonon.
- Elsxuti la lecionon - elsxutas kaj konservas la lecionon en vian komputilon.

Pagxosendado

Kiel gvidanto de leciono, vi povas sxangi tiun pagxon, kiun cxiuj partoprenantoj vidas. Por fari tion, alklaku la unuan el tiuj butonoj, kiujn vi kiel gvidanto vidas super la tajpokampo de la leciona pago. Tiam aperas sageto, kaj (se eble) la adreso de tiu pagxo, kiun vi vidas. Vi povas sendi tiun adreson, aux enskribi alian. Poste sendu tion kiel ordinaran mesagon (ne forigu la sagon!). Tiam por cxiuj partoprenantoj auxtomate sxangxigxas la montrata pagxo. Se vi sendas nur la sageton, tio egalas al la enirpagxo de lernu!. Se vi vidas pagxon ekster lernu!, la programo ne povas auxtomate enskribi ties adreson (pro sekurecolimigoj en la programlingvo Javaskripto). Tiam vi devas mem enskribi la deziratan adreson.

lernu!-lingvo

Rimarku, ke cxiu partoprenanto ricevas la lernu!-pagxojn en tiu lingvo, kiun li aux sxi mem elektis. Do, se vi sendas al la aliaj pagxon kun ekzemple la adreso http://eo.lernu/kursoj/ap/index.php (en Esperanto), tiam la lernantoj vidos ekzemple http://de.lernu/kursoj/ap/index.php (en la germana), http://fr.lernu/kursoj/ap/index.php (en la franca), http://ja.lernu/kursoj/ap/index.php (en la japana) aux ion alian, depende de la elektita lernu!-lingvo. Tio okazas tute auxtomate. Se partoprenanto volas sxangxi lingvon, li aux sxi devas mem reeniri en la klascxambron de la dezirata lingvoversio.

Blokado

Kiel gvidanto de leciono, vi povas bloki partoprenantojn, kiuj kondutas gxene. Malfermu la liston de cxeestantoj. Apud cxiu nomo en la listo (krom la nomoj de gvidantoj) estas butono, per kiu oni povas bloki tiun uzanton. Blokitaj uzantoj aperas rugxe kaj trastreke. Se vi volas malbloki jam blokitan uzanton, uzu tiun saman butonon. Blokita uzanto povas legi cxion, sed ne povas mem sendi mesagxojn. Cxiufoje, kiam blokita uzanto provas sendi mesagxon, li aux sxi ricevas atentigon pri sia blokiteco. Cxiufoje, kiam gvidanto blokas aux malblokas uzanton, cxiu uzanto vidas mesagxon pri tio. Ne forgesu unue averti la uzanton pri ebla blokado, kaj nur se sxi aux li dauxre ne obeas, tiam bloku. Gvidanto ne povas esti blokata. Blokado validas nur por la aktuala leciono.

Kiam iu partoprenanto estas blokita, la butono, per kiu oni malfermas la liston de partoprenantoj, estas markita rugxe por memorigi vin, ke ekzistas blokitaj uzantoj.

Korektado

Atentu, ke oni povas korekti jam senditajn mesagxojn. Simple duoble alklaku unu el viaj mesagoj, kaj korektu gxin. Estas pli bone tiamaniere korekti lingvajn erarojn, ol sendi novan mesagon, cxar la lernantoj prefere ne vidu tro da lingvaj eraroj. Ankaux la lernantoj povas tiamaniere korekti siajn proprajn dirajxojn. Instigu la lernantojn efektive fari tion. Ankaux mesagxojn kun pagxosxangxo vi povas korekti, sed prefere korektu nur la plej gxisdatan pagxosxangxon por ne konfuzi la partoprenantojn.

La samajn klarigojn vi trovos ankaux cxe la pagxo http://www.lernu.net/helpo/vkch.php, do uzu gxin, se vi forgesos ion.

Kiel gvidi virtualajn lecionojn?


Ideoj por komencantaj lecionoj


Ideoj por komencintaj lecionoj


Ideoj pri ludoj


Ideoj pri kiel trakti gramatikajxojn


Raportetoj pri jam okazintaj lecionoj


Estus bone, se pri cxiuj viaj lecionoj vi almenaux mallonge raportus laux la jena skemo:

La jenajn punktojn kopiu, kaj aldonu informoj pri via leciono. Dankon!
* Dato:
* Instruinto:
* Lingvo:
* E-nivelo:
* Nombro de cxeestintoj:
* Traktitaj punktoj:
* Impresoj / ideoj por sekvaj lecionoj:

Jen estas kk raportoj:

MalpermesiteRaportoj de Nenjo