Premio de lernu!
Inspirite de konferenca reprezentigxo de la projekto lernu! ligite al temoj de perkomputila lingvolernado, ESF ekhavis ideon lancxi cxiujaran premion lernu! kiun ricevos aliaj projektoj kiuj subtenas perkomputilan lingvolernadon, kaj kiu samtempe iom reklamos nian agadon.
Por lancxi la konkurson por tiu premio, necesas unue konkretigi kriteriojn, kaj tion ni provas fari en cxi tiu pagxo.
Bazaj kriterioj:
- Komputila helpilo por lingvolernado, programaro
- Efikeco (memkomprenebla?)
- Senpageco kaj malfermiteco (avatangxon havu senpagaj kaj open source iloj)
- Tauxgeco por memstara uzo (iloj por memstara lernado estu pli alte taksataj ol iloj aldonaj al ekz klasika cxeesta instruado)
- Reta dispondeblo/uzeblo (avantagxon havu retaj iloj kompare kun KD-oj ks)
- Multlingveco/universaleco (avantagxon havu la iloj kies celgrupo ne estas lingve limigita)
- Gxenerala largxeco de la celgrupo (rilate al agxo, ekipiteco, retspertoj, lingvolernaj spertoj ks)
Ideoj por aldonaj kriteroj:
- Amplekseco (kiom kompletan ekregon de la lingvo la ilo ebligas, kiom da aldonaj iloj bezonatas pro ekregi la lingvon)
- Metoda varieco (estu subtenataj lauxeble multaj stiloj de lernado, povas esti kriterio alternativa al "gxenerala largxeco de la celgrupo")
- Interkultureco (cxu/kiom la ilo ankaux helpas interkulturan interkomprenigxon)
- Moduleco/reuzebleco (cxu diversaj partoj de la ilo estas uzeblaj sendepende unu de la alia, ev ecx kadre de aliaj iloj/programaroj)
- Kreskivo (avantagxon havu kreskkapablaj iloj, kiuj povas adaptigxi al konstanta evoluo de teknikajxoj)
- Noveco (avantagxon havu iloj kiuj havas iujn novajn elementojn, ankoraux neekzistantajn cxe la aliaj)
- Pritaksiteco (kiom bone estas organizita pritaksado de la ilo flanke de uzantoj)
- Komunikado kun uzantoj, interageco