Dum la tuta pagxo du, ni plidauxrigos komunikadon kun uzantoj kaj helpantoj, informadon pri la pagxaro, instigadon al plua tradukado kaj poluradon. Krom tio, jen la lauxmonata plano:
Februaro:
Kreado, implementado kaj funkciigo de pritaks-demandaroj. Funkciigo de nova "vido" de la pagxaro tauxga ankaux por 800x600-ekranoj. Aldono de bildoj al gramatiko. Aldono de dinamikaj vortlistoj cxe Mia lernu!.
Marto:
Implementado de testoj kaj ekzercoj. Aldonado de lingvodemandoj kaj respondoj. Produktado kaj disvastigado de informiloj. Aldonado de bildoj al vortlernado.
Aprilo:
Adaptado kaj enmetado de pli detala gramatiko (
http://www.esperanto.mv.ru/Seppik/index.html). Ev. verkado de nova "perfektiga" kurso. Aldono de lernu-atestiloj.
Majo:
Enmetado de iu(j) el la komencantaj kursoj kiuj jam ekzistas en la reto. Kreado de elsxutebla kaj KD-versioj de la pagxaro.
Junio:
Produktado de KD-oj kun lernu! en diversaj lingvoj. Polurado de laboro farita dum antauxaj monatoj.
Julio/Auxgusto:
Prezentado de lernu! , varbado de novaj kunlaborantoj kaj uzantoj dum IJK, UK, ILEI-konferenco, KEF kaj Esperanto-semajno en Martinus Centro en Danio. Pritaksado de rezultoj de pasxo du, kaj planado de pasxo tri.