Modulecigi pagxaron – tiel ke diversaj funkcioj povu funkcii lauxeble memstare kaj ankaux por aliaj lingvoj, kaj ke administrado postulu malpli da teknikaj antauxkonoj kaj laboro de administrantoj.
Utiligi modulojn de aliaj pagxaroj (IK), kiuj uzas la saman (tre popularigxantan) sistemon.
Aldonaj aferoj
Sekurigo.
Plibonigo de la traduksistemo (eblos parte reuzi sperton de Interkulturo)
unuecigi tradukadon de la pagxaro, demandaroj, vortlernadaj listoj kaj vortaroj (nun cxiuj kvar funkcias aparte);
rapidigi la sistemon;
aldoni komenteblon (spacon por traduk-konsiloj/komentoj, videblaj nur por tradukantoj) kaj vikiecan eblecon reiri al antauxaj redaktoj kaj vidi kiu faris kiun el ili;
ordigi traduk-cxenojn ne nur laux gxisdateco (kiel nun) sed ankaux laux graveco, tiel ke unue tradukigxu plej kernaj partoj de la pagxaro;
auxtomatigi videbligon de pretaj partoj de la pagxaro al ordinaraj uzantoj kaj malvidebligon de eksdataj (nun oni devas fari tion "permane");
minimumigi tradukadon de samenhavaj cxenoj (nun oni devas traduki saman enhavon tiom da fojoj en kiom da malsamaj lokoj en la pagxaro gxi aperas);
aldoni statojn "nekontrolita" kaj "kontrolita" (cxeno estu plene aprobita nur post kotrollegado, lauxeble far alia persono)
ev estu videble kiu tradukis kaj kiu kontrollegis kiun cxenon
se eblas, fari ke la cxefa kaj Franko-TS uzu samajn chio.php, iloj.php ks
ebligi tradukadon por aliaj cellingvoj.
Dokumentado de la sistemo.
Testversio de la tuta pagxaro.
Unuformigo de la programkodo, laux PEAR aux iu alia largxe uzata sistemo
ankaux prizorgi ke aldonante novajn pagxojn oni samtempe prilaboru ilin por elsxutebligo, por RTL-lingvoj kaj por homoj kun vidmalfacilajxoj.
Integrita inform-dissendosistemo
por novajxleteroj, alvokoj al virtualaj lecionoj, lernu!-revuo k.a;
pli detala pridemandado/klarigoj cxe uzant-profiloj pri dezirataj dissendajxoj;
kiam oni registrigxas, oni auxtomate ricevu informojn pri sialanda movado (ev samtempe kun ricevo de la lernu!-pasvorto);
la dissendosistemon povu uzi ankaux fidindaj lingvohelpantoj por disvastigi informojn pri sialanda/lingva agado.
Ekzerc-redakta sistemo (jam delonge duonpreta, oni povu generi novajn ekzercojn sen ajnaj apartaj retteknikaj konoj).
Pli bona tujmesagxilo (la uzantoj jam difinis bezonojn, versxajne eblus simple cxe la servilo instali pretan mesagxil-sistemon Jabber, traduki gxin esperanten, kaj utiligi ankaux cxe la partner-pagxaroj).
Pli bona virtuala klascxambro (laux jam difinitaj bezonoj).
Pli bona lingvohelpant-sistemo (laux jam pretaj skizoj).
Plua plibonigo de statistiko
fari ke test-kontoj kaj kontoj de teamanoj ne influu la statistikon;
detaligi sekvadon tra kursoj;
detaligi sekvadon de ne-ensalutintaj vizitantoj (kun similaj grafikajxoj kiel pri ensalutintaj);
adapti la solvon por pluraj cellingvoj.
Plua plibonigo de demandaroj (laux bezonoj de la esplor-kampo).
fari ke anstataux erarmesagxo aperu klarigo kiam iu demandaro ne estas tradukita en lingvon en kiu la uzanto rigardas la pagxaron
Plua auxtomatigo de kreado de la elsxutebla versio de la pagxaro (ev eblos preni parton de kodo de IK).
Plia popularigo cxe sercxmasxinoj (i.a. per kreado de "ringo" kun aliaj pagxaroj).
Kasxi de spamistoj retadresojn uzatajn en la pagxaro.
Krei skripton kiu:
kontrolas validecon de retposxtadresoj de registritaj lernu-uzantoj
petas (per la lernu-mesagxsistemo) la uzantojn kun nevalidaj retposxtadresoj validigi ilin
forigas el la datumbazo uzantojn kies retadresoj restas nevalidaj dum certa tempo
Aspekt-postuloj
ecx pli klara orientigxo tra la pagxaro (momente estas aspekte solvita tri-nivela menuo, sed bonus havi ankaux kvaran nivelon);
la uzanto povu elekti cxu havi la vortar- kaj tujmesagxilkadrojn kiel nun, aux en aparta (fermebla) fenestro;
por uzantoj kiuj malebligas aperon de kadroj cxe siaj retumiloj, estu alternativa senkadra solvo (aux oni entute ne uzu kadrojn);
sagoj kaj similaj orientigaj grafikajxoj funkciu ankaux por RTL-lingvoj;
estu antauxvidita spaco por tauxg-temaj reklamoj;
la cxefpagxo estu pli alloga, kaj kun pli klaraj konsiloj por homoj kiuj ankoraux ne orientigxas en la pagxaro;
ev oni forigu la enirpagxon kaj solvu elektadon de lingvoj/ensalutadon alimaniere.
Enhavo
Lernado de Eo
Pli ampleksa gramatiko
aldone al la klarigoj verkitaj fare de Stefan kaj liaj kunlaborantoj (espereble Birke Dockhorn, kaj aliaj) estu eblo ke la lingvohelpantoj aldonu specifajn klarigojn por sia lingvo.
Kursoj
"Tendaraj tagoj 1" dum 2005;
"Laux mia opinio" (kvazaux trejnado por uzo de forumoj);
"Maz kaj Zam", kursideo de ekskizita somere, povus ligigxi kun gxis nun farita laboro pri Flash-kurso de Jxenja;
retposxta kurso (surbaze de jam faritaj skizoj de Jxenja);
parteto de "Pasporto al la tuta mondo" kun film- kaj ekzercmaterialo, kaj informoj pri kiel akiri la tutan kurson;
simile pri "Mazi en Gondolando";
ampleksigi "Bildoj k demandoj" (per kelkaj pliaj lecionoj kaj ev movbildoj i.a);
"Vojagxo kun Zam"
eblus havi pli profundan kulturan enhavon;
peti al uzantoj kaj helpantoj kontribui per informoj pri novaj mondopartoj;
ligi VkZ al IK-intersxangxoj;
aldoni vojagxojn tra Esperantujo;
iom plibonigi la mapojn.
Ekzamenoj
finfunkciigi la diplomojn kaj forigi cxapel-problemojn;
pli da ekzercoj (por ke ili ne ripetigxu kiam homoj refaras ekzamenojn);
aldona nivelo por kultur-movada parto;
post plibonigoj, oni traktu kun ILEI, TEJO ks pri rekono de la ekzamenoj;
famigi kaj pli vaste utiligi ilin en Esperantujo.
La movado
Aldoni pagxojn pri E-revuoj ("Esperanto", "K-to", "Monato" …)
ili enhavu bildojn kaj informojn pri revuoj, lauxeble kun ciferecaj ekzemploartikoloj;
estu ankaux nacilingva ebleco mendi la revuojn (cxar plejparto de la revuoj ne provizas tiun eblecon mem);
Plibonigi pagxojn pri "Juna amiko" cxe lernu!
estu aparta aliro por JA-abonantoj kaj alia por ne-abonantaj lernu!-uzantoj;
cxiumonate aperu io nova, almenaux por la abonantoj;
estu temposxpara kaj uzantamika administra sistemo por aldonado de novaj artikoloj.
Lauxbezone kaj lauxforte, krei lernu!-revueton
gxi povus utiligi artikolojn el aliaj retaj revuetoj kiel TEJO-aktuale aux "Mozaika", sed kelkajn indajn ankaux aperigi nacilingve;
bezonatus publikigpagxo kaj redaktosistemo;
enestu spaco por lokaj informoj (kiuj aperus nur en lingvo de regiono kiun ili koncernas);
bonus havi auxtomate kreeblan PDF-version;
oni povu ricevi la revuon lauxvole ankaux retposxte (per la informdissenda sistetemo).
Havi nacilingve pli detalajn informojn pri koncerna movado
disponigi al lokaj movadoj kontaktinformoj de lernu!-kursfinintoj kiuj tion permesis, kaj kiuj havu anonc/inform-spacon cxe lernu!;
ev ili logxu cxe "enkonduko"/"Pri la movado", kaj cxe la cxefpagxo aperu ligilo "Lokaj novajxoj" (kiam oni alklakas la ligilon, defauxlte aperu novajxoj de lando de la uzanto se ili ekzistas, alie nur listo de landoj pri kiuj ekzistas novajxoj);
esplori ankaux cxi-kampajn kunlaboreblecojn kun Esperantoland.
Ricxigi la bibliotekon
pli da legkonsiloj;
pli da filmetoj.
Pri "mia lernu!"
Sekvado
homoj volas mem indiki/verdigi partoj kiujn ili pasis;
por sekvado estus pli bone uzi la datumbazon ol kuketojn (kiel nun);
videblu testrezultoj;
aldonigxu auxtomate pliaj steloj post sukcesa ekzamenfarado;
al la verda pagxar-tabelo aldonigxu mankantaj partoj.
Trovado de amikoj
oni en sia profilo indiku siajn interesojn, kaj la aliaj povu sercxi laux tio;
la interesoj estu elekteblaj el falmenuo (pro diversaj lingvoj).
Ev. taglibroj
logxus cxe profilo, povus havi komenteblecon kaj gastlibron.
Mapo de uzantoj
estus bone povi ricevi pli detalajn lokajn mapojn;
ni esploros cxu ni rajtas uzi la sistemon de Esperantoland.org.
Ludkonkurso
gxi instigus al intensa esplorado de la pagxaro;
premio estus membreco en iu E-organizo, Pasporta Servo, kotizo por iu kongreso aux simile.
Informado
Reklam-artikoloj
sub "informiloj" aperu Esperant-lingvaj artikolbazoj kiujn homoj povos traduki, adapti kaj sendi al sialingvaj amaskomunikiloj.
Intersxangxi ligilojn kun pli da similtemaj pagxaroj.
Kunlabori kun E@I pri produktado de T-cxemizoj ks.
Cetero
Esplorado
ni volonte preparus esplormedion cxe lernu! (statistik-informojn, demandarojn, kontaktojn kun uzantoj);
esplortemo niaimage povus esti ligita al profiloj de uzantoj, kialoj por komenci/cxesi lerni Esperanton, elcento de kursfinintoj cxe diversmetodaj kursoj, efikeco de unuopaj kursoj/ekzercoj, pli poste ev. komparado de sukceso de uzantoj de por-Esperanta lernu! kun por-alilingva lernu!, sed kompreneble ankaux aliaj ideoj bonvenas.
Reprezentigxo en konferencoj
laux ni indus dauxrigi prezentadon de lernu! en CALICO kaj/aux EuroCALL, unu fojon jare, cxar gxi kaj ebligas al lernu!-teamo resti informita pri aktualaj evoluoj en la kampo de perkomputila lingvolernado, kaj ebligas reklami nian laboron kaj Esperanton;
la sperto pri komuna prezentado de lernu!, IK kaj "Lingva prismo" en Linguapax cxi-jare estis tre pozitiva, kaj eble indus ripeti ion similan dum aliaj tiuspecaj konferencoj; gamo de konferencoj versxajne largxigxos kiam lernu! ekuzeblos ankaux por aliaj lingvoj, kaj kiam kunlaboro inter la tri projektoj igxos pli videbla;
ni preparis proponon pri kriterioj por disdono de lernu!-premio, kiu povus esti bona maniero informi pri ESF-agado en CALICO/EuroCALL-parencaj rondoj.
Kunlaboroj
kun "Lingva Prismo", pri subteno al lingva diverseco gxenerale kaj komuna aliro al fondajxoj;
kun Interkulturo, pri uzado de aliaj lingvoj (aparte minoritataj) por interkulturaj intersxangxoj;
ev kun Edukado.net, pri strukturigo de instrumaterialoj por aliaj lingvoj;
kun aliaj organizoj, ekz protektantaj rajtojn de minoritatoj, aux lingvaj institutoj, pri prezentado kaj instruado de lingvoj kiujn ili subtenas kaj gxenerala laboro pri multlingveco.
alia "ekstera" enspezfonto povus esti lernu!-uzantoj, el kiuj kelkaj jam esprimis emon donaci monon; due, oni ankaux povus enkonduki pagendajn servojn (ekz "vivan" lingvohelpanton kompare kun auxtomata kontrolado de korespondoj), aldonajn al iu senpaga baza oferto; tria afero povus esti nacilingva perado por diversaj Esperantaj libroservoj kaj retbutikoj, kun preno de certa elcento de cxiuj vendoj; sed, por cxio cxi tio necesas havi funkciantan manieron ricevi pagojn perrete, lauxeble kaj per kredit-karto, kaj per UEA-konto..