
Laborplano por paŝo 6 de lernu!
Ĝis novembro prefere estu jam preta:
-
Tujmesaĝilo (Ĵenja, Bertilo)
- Virtuala klasĉambro (Bertilo, Judith) - lancxebla post apero de suficxaj tradukoj kaj leciongvidantoj
- Lingvohelpantejo (Ĵenja) post kiam Argilo solvos pri retposhto kaj movos gxin al la nova servilo, li nun okupigxas pri tio
-
Redaktejo de vortlernado (Ĵenja, Hokan)
-
Komuna statistikpaĝo (Ĵenja)
-
Aŭtomata (mal)grizigo/(mal)videbligo de (ne)tradukitaj partoj (Ĵenja)
-
Nova vortlernado (Bertilo)
-
Filmetoj ĉe Google (Oleg)
-
Konkurso kun Zamaĉo (Neringa)
Dum novembro
- Kulturmovada ekzameno (Neringa kaj Gudskov) - Gudskov ne reagis
-
Ordigado de “Babili Esperante” (Neringa,Jxenja)
-
Lanĉi la dek unuajn partojn de “Mi estas komencanto” (Hokan)
-
Novaj T-ĉemizoj (Sonja kaj Petro)
-
Reklami la novan vortarsistemon (Hokan) - farate
-
Unua versio de “Tiri kaj kunmeti” (Bertilo, Hokan) --
- --Sistemo por “Aktuala demando” (Ĵenja) Cxio pretas, Jxenja nur traktos eblajn komentojn kaj videbligos la sistemon.
- Instalado kaj agordado de Subversion (Bertilo, Ĵenja, Argilo) Atendatas helpo de Argilo.
-
Prilaboro de pliaj filmetoj de la DVD-a materialo (Oleg)
Dum decembro
- Pliaj legokonsiloj en la biblioteko (Sonja kaj Katalin) - Kreate
-
”Epitomo de Esperanto” ĉe lernu! (Neringa)
-
Registrado de lernu! en retkatalogoj (Oleg) farite en en Yahoo, DMOZ, Alta Vista
-
Prilaboro de artikoloj pri lernu! en Vikipedio (Oleg) (Farite, restas iom post iom aldoni tradukojn de la TS)
-
Konkurso pri Esperanto-literaturo (Neringa, Ĵenja) (Jam okazas)
-
Rapidigo de la paĝaro (Ĵenja) Eblas diri ke farite, sed reale mi okupigxas kaj okupigxos pri tio konstante
-
Transiro al PHP 5 (Ĵenja)
- Ekuzo de Subversion (ĉiuj)
Dum januaro
-
Sistemo por dissendi Kontakto-n (Ĵenja, Sonja, Chuck)
-
Ev pliaj lecionoj de “Mi estas komencanto” (Hokan) - unu lernu!-helpanto faras mem MP3-version de la kurso
-
Prilaboro de la paĝaro por Interret Esplorilo 7 (Bertilo, Ĵenja)
-
Aldona statistikpaĝo en la vortarsistemo (Bertilo)
- Sekvado de serĉataj vortoj en la vortarsistemo, por scii kiujn aldoni kaj rimarki cimojn (Bertilo)
-
Plibonigo de funkcioj post ekuzo de PHP 5 (Ĵenja)
-
Difinado de prezoj kaj anoncado de eblo reklami Esperantaĵojn ĉe lernu! (Oleg) - nun okazas komunikado kun reklamigxantoj
Dum februaro
- Donacobutonoj (Ĵenja) - ankorau testenda
- Funkciigo de virtualaj lecionoj (Neringa)
-
Unua versio de “Pri la Fundamento” (Hokan, Bertilo)
- Leciono pri landonomoj en Esperanto (Bertilo)
-
Detala priskribo de la analizilo (Hokan, Sonja)
-
Pretigado de diversaj t-cxemizoj cxe Cafe Press (Erinja)
Dum marto
-
Ekimplementado de la analizilo
-
Diversaj plibonigoj de la menuo (Bertilo, Ĵenja)
- Filmecaj helppaĝoj (Ĵenja, Neringa)
- Yahoo-eca prezentado de la ĉefpaĝo, kiel ĉe Yahoo (Ĵenja, Bertilo)
Dum aprilo
-
Pluimplementado de la analizilo (Ĵenja, Bertilo, aliaj)
- Renovigo de elŝuteblaj partoj de la paĝarenhavo en PDF-formato (Andrej)
-
Ev plua laboro pri ”Pri la fundamento” (Bertilo)
- Publikigo de la paĝarprogramkodo sub licenco GPL, kaj difino de kopirajto pri la enhavo (Sonja, Ĵenja) - farindas nur post ekuzo de Subversion
- Plibonigo de la administrejo por vortlernado (Ĵenja)
-
Ev preparado de lernu!-konferenco (Hokan, Sonja)
Dum majo
- Preta unua versio de la nova studplano (Ĵenja, Bertilo, aliaj)
- Konkurso por instigi uzantojn al testado kaj komentado (Ĵenja, Sonja, aliaj) - ne vere plu farinda
-
Malvidebligo de pasvortoj de uzantoj eĉ por administrantoj de la datumbazo (Ĵenja)
- Laŭbezona plibonigado de la vortlernada modulo (Bertilo)
-
Ev preparado de lernu!-konferenco (Hokan, Sonja)
Dum junio
- Unua versio de enhavo de demandaroj por la analizilo (Hokan kun fakuloj)
- Teknike pretaj testoj kaj demandaroj kadre de la analizilo (Ĵenja, Bertilo, aliaj)
-
Prilaboro de informiloj por la someraj aranĝoj ka (Bertilo, Neringa, Ĵenja) - plejparte farite dum la Litova kunsido
-
Ev preparado de lernu!-konferenco (Hokan, Sonja)
Dum julio
- Finpretigita studplano (Ĵenja, Bertilo)
- Funkciantaj testoj kaj demandaroj (Ĵenja, Bertilo, Hokan)
- Informado pri la projekto dum Esperanto-aranĝoj (diversaj helpantoj)
-
Ev preparado de lernu!-konferenco (Hokan, Sonja)
Dum aŭgusto
- Preta analizilo kun akompanaj partoj (Ĵenja, Bertilo, aliaj)
- Ekkolektado de datumoj per la analizilo (Hokan kun fakuloj)
- Reklamprogrametoj uzeblaj ĉe aliaj paĝaroj (Ĵenja, Bertilo)
-
Ev lernu!-konferenco - ne cxi-jare
Dum septembro kaj oktobro
- Finfarado de taskoj de la antaŭaj monatoj (ĉiuj)
- Ev plia konkurso (Ĵenja, Neringa)
- Raportado, planado kaj prezentado de nova laborplano kun i.a. universala kursredaktejo por faciligi/duonaŭtomatigi aldonadon de novaj kursoj
Dum la tuta tempo
- Serĉado de novaj enspezfontoj (Sonja, Hokan)
- Kunlaboro kun Akademio de Esperanto (Neringa, Hokan)
- Kunlaboro pri NASK (Erinja, Derek)
- Kunlaboro kun aliaj projektoj - transdonado de plibonigita traduksistemo, reciproka reklamado ka (ĉiuj)
- Aldonado de novaj tagvortoj (Neringa), bildo(karto)j (Neringa, aliaj) kaj sonoj (Erinja, Arono, aliaj)
- Aldonando de novaj lingvodemandoj kaj lecionoj pri specialaj temoj (Bertilo)
- Gvidado de virtualaj lecionoj (Oleg, Erinja, volontuloj)
- Serĉado de novaj tradukantoj (Oleg)
- Komunikado kun uzanto, helpantoj ks (Sonja, aliaj teamanoj)
- Retkunsidoj (ĉiuj)
- Dokumentado de la sistemo (Ĵenja, Bertilo)
- Iom-post-ioma transirado al ID-parametroj ĉe restantaj tabeloj (Ĵenja)
- Traktado de cimoj kaj etaj plibonigindaĵoj el http://vikio.lernu.net/CimojKajPlibonigendajxoj/Testado (ĉiuj).