Nova aspekto de lernu!
Cxefmenueroj: Enkonduko | Mia lernu! | Lernado | Komunikado | Biblioteko | Pri lernu! | Helpo (ili aperu supre kaj horizontale, kaj estu lauxeble cxiam videblaj, ecx kiam oni rulumas malsupren, sed sen uzo de kadroj - vidu ligiloj malsupre), pli detala enhavo kaj profundeco de la menuo videblas cxi tie: Nova Strukturo.
Cxiam videblaj (ne nepre kiam oni rulumas pagxon) estu ankaux: Saluton Zamenhof (elsaluti) (se la uzanto estas ensalutinta), Cxefpagxo, Mia menuo (se ensalutinta), Pagxarmapo, Kontaktu nin, lingvomenuo, sercxeblo tra pagxaro, eblo "doni komentojn" (ekz plej malsupre, tiel ke kiam uzanto alklakas gxin, aperas apuda/malsupre koment-formularo) , "aldonu cxi tiun pagxon al mia menuo" (eblas kadre de "Mia menuo"), informoj pri "novaj mesagxoj" (AP, AP2, simpla) (se ensalutinta), son-ludigilo (lauxbezone reaspektigebla).
Cxiu pagxo enhavu naviglinon de speco Cxefmenuero -> submenuero1 -> submenuero2 -> pagxnomo kiu montros kie en la pagxaro oni trovigxas. Ankaux de cxiu pagxo la vortaro kaj la tujmesagxilo estu iel atingeblaj (la tujmesagxilo povas plene malfermigxi en aparta fenestro, la vortaro aux tiel aux en la sama, depende de prefero de la uzanto).
Notu:
- la logotipo restu la sama, kaj la pagxaro (kompreneble) kongruu kun gxi
- la pagxaro aspektu bone kaj en malgrandaj kaj en grandaj ekranoj (tio estas memkomprenebla);
- evitindas uzo de kadroj
- estu maksimuma uzo de spaco (do, solvoj kun fiksita pagx-largxeco, grandaj grafikajxoj ks. ne tauxgas);
- la pagxaro aspektu bone kaj kun cxiuj elementoj kaj sen kk el ili (ekz se iu uzanto indikos en agordo-pagxo, ke li/sxi ne bezonas cxiam videblan vortaron);
- la vortaro estu flosanta kadro metita en apartan tavolon, aux realigebla similmaniere, tiel ke uzanto povas elekti cxu vidi aux ne vidi gxin;
- la tujmesagxilo ne devas esti cxiam videbla, gxi povas esti realigita kiel ligilo kiu malfermas novan fenestron;
- lernu! havas multajn diversajn specojn de pagxoj, aspekto kongruu kun lauxeble multaj el ili (laux nia sperto tio postulas simplan, ne tro dominan aspekton);
- la pagxaro estas multlingva, kaj longeco de menueroj estas malsama en malsamaj lingvoj; ankaux, iujn lingvojn oni skribas de dekstre maldekstre kaj pagxaro subtenu ankaux tion;
- estu antauxvidita spaco por reklam-bildoj, laux Google-normoj;
- se la uzanto ne estas ensalutita, estu videblaj ensalutkampoj;
Ideoj kun ekzemploj
- la cxefa menuo povas esti "js-menuo", kiel ekz:
- gxisnunaj pagxarskizoj (neniu plene finfarita):