Vikio de lernu! : arangxoj/nask

UNIVERSITATO DE KALIFORNIO STARIGAS OFICIALAJN KURSOJN PRI ESPERANTO

La Universitato de Kalifornio en San Diego anoncas la starigon de oficiale aprobitaj kursoj pri Esperanto. Tiuj kursoj okazos somere kaj estos malfermitaj al la tutmonda esperantistaro.

La Universitato de Kalifornio en San Diego, ankau konata lau la anglalingva siglo UCSD (www.ucsd.edu), estas unu el la plej konataj kaj prestigxaj universitatoj en Usono, kaj inter gxiaj profesoroj trovigxas ok Nobel-premiitoj. Gxi situas apud la pacifika marbordo en suda Kalifornio, proksime de la landlimo inter Usono kaj Meksiko.

La kursaro daurigos la tradicion de la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), okazinta dum 30 jaroj en San Francisco kaj dum la lastaj jaroj en Vermonto. Honore al tiu tradicio, la nova kursaro en San Diego cxi-somere pritraktos interalie la verkaron de la lastatempe forpasinta autoro William Auld, la unua instruisto en NASK en San Francisco. La instruista teamo en somero 2007 konsistos el Paul Gubbins, kiu gvidos la superan kurson, kaj Lee Miller, kiu gvidos kurson por progresantoj. Grant Goodall, profesoro en la universitato kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron.

La kursaro okazos cxi- jare inter la 9a kaj la 27a de julio. La universitato bonvenigas cxiujn interesigxantojn al siaj someraj kursoj, sendepende de antaua universitata studo.

Por intervjuoj kaj pli ampleksaj informoj pri la oficialigo kaj starigo de la kursoj: Grant Goodall goodall@ling.ucsd.edu

Por informoj pri registrigxo, stipendioj, ktp: Ellen Eddy eddyellen@aol.com