Internacia Himalaja Renkontigho, februaro-marto 2007 en Nepalo
Nepala Esperanto-Asocio ghojas anonci la sepan dektritagan Internacian Himalajan Renkontighon 2007 por konigi sian landon al alilandaj e-stoj. Apenau ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontighon, vi havas shanchon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatighi kun nepalaj kaj alilokaj e-stoj kiuj partoprenos la samajn programerojn.
Chi-foja Internacia Himalaja Renkontigho okazos unu jaron pli frue ol kutimo en 2007 por ne esti en konflikto kun la 5-a Azia Kongreso okazonta en 2008 en Barato. Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontigho en Katmando valo kie situas chefurbo de Nepalo. Ghian richan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj kaj temploj notinde tiuj de ghiaj plej tri grandaj urboj Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj tamangoj, la originaj etnoj de la valo restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgra multflanka modernigho de la valo.
La chefa parto de la renkontigho estos vojagho al alia granda valo de Nepalo, Langtang situanta norde de Katmando je 100 kilometroj. Langtang ghuste nomighas la valo de glaciriveroj. Chi tie montoj levighas soriante al la chielo. Langtang samekiel Katmando situas en tiel nomata meza regiono de la lando, sude kelkdekajn kilometrojn de Himalaja montaro kaj de ghi vi povos ghui fabelan panoramon de la montareroj de Ganes Himal, Langtang, Manaslu, Himalchuli kaj la granda Anapurna. Langtang ofertas anka mugopinon arbarojn, rapidajn montarajn riveretojn, malglatajn kaj neghchepajn pintojn, gresarojn herbejojn kovritajn per lekantoj kaj sovaghaj primoloj. La regiono estas plene de kristelaj lagoj, altaj pasejoj kashataj sub nebulo De Sjaprubesi (2120m) vi entreprenos sestagan rondpiedvojaghon ghis Timure (1762m) kaj Rasuvagadi (1814m) tra Langtang Himalaja Regiono dum kiu vi havigos al vi krom kelkajn doleretantajn muskolojn, bonegan ideon pri la montara vilagha vivo, tiel kiel plejmulto de la popolo ghin spertas tagtage. Vianka ghuos majestajn vidajhojn de Ganes, Langtang, Himalchuli, Manaslu ktp.
Laudire chi tiu Langtang piedvojagho estas unu el la plej bonaj tiaj vojoj en la tuta mondo. Tie vi povos observi la vivon kaj kulturon de la etna popolo, precipe tamangoj, jolmoj, kaj gurungoj. De Rasuvagadi oni povos viziti transliman tibetan vilaghon kaj reen la ebleco La tamangoj, oni opinias devenis el Tibeto, estas konata kiel senafekta kaj honesta popolo. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingan etnan lingvon, domistilon, vestojn ornamojn kaj kutimojn. La etna eco ili parencas al la tibetanoj. La tamangoj estas famaj pro siaj honestaj pensmanieroj kaj pro siaj ravaj danca kaj muzika tradicioj. La plimulto de ili vivas sur altaj deklivoj sude, a okcidente de la riveroj Bhotekosi kaj Trisuli. La vivo de tiuj montpopoloj estas modestaj char laboro sur la deklivoj estas penegaj. Ilia religio parencas al la Bon kaj prabudisma doktrino de Tibeto. Dum via restado, vi loghos en bonkvalita hotelo en Kathmando kaj en komfortaj gastejoj dum montara piedvojagho, hejmlogho pagenda che vilagha familio estas ebleco. Chiuj manghkostoj kaj aliaj kostoj en Nepalo estas inkluzivitaj en la alighkosto escepte de asekuro.
La kotizo estas kalkulita por kovri kostojn ne por gajni monon, similaj turismaj servoj kutime kostas chirka 100 usonajn dolarojn tage. Multaj niaj estas volontaj servoj fare de nepalaj e-istoj. Vi trapasos kelkajn bildkarte pitoreskajn vilaghojn inkluzive Gatlang, Tatopani, Thuman, Timure kaj Bridim. La montaro tie estas kovrita de arbaro de rodendendro, la belega nacia floro de Nepalo. Vi anka ghuos vidojn de nigraj simioj chervoj, moskuloj ktp. kaj diversaj specoj (pli ol 250) de montaraj birdoj.
La programo estas planita por ke ghi ta gu al chiuj aghgrupoj. Chi-foja itinero estas en preska virga areo, ne defektigita pro troa turismo. Post Langtang, vi veturos al Daman (3210), alia fama feriejo montara sude de Katmando. Tie vi estos rekompesita per vidoj neforgeseblaj de chiuj himalajaj montareroj kaj pintoj inkluzive la Everesto.
La taga Programo
- 26-a feb : Alveno, bonvenigo kaj enhoteligho, interkonatigho
- 27-a feb: Vizito al vidindajhoj de Pashupati, Baudha kaj Bhaktapuro
- 28-a feb: Vizito al vidindajhoj de Katmando kaj Patano
- 1-a feb: Veturo de Katmando ghis Sjaprubesi (2120 m)
- 2-a marto: Piedvojagho de Sjaprubesi ghis Gatlang (2238 m)
- 3-a marto: Piedvojagho de Gatlang ghis Tatopani(2607 m)
- 4-a marto: Piedvojagho de Tatopani ghis Thuman (2338 m)
- 5-a marto: Piedvojagho de Thuman ghis Timure (1762 m )
- 6-a marto: Piedvojagho de Timure ghis Bridim (2229 m)
- 7-a marto: Piedvojagho de Bridim ghis Sjaprubesi, veturo al Nagarjhun
- 8-a marto: Veturo de Nagarjhun ghis Daman (3210 m )
- 9-a marto: Veturo de Daman al Katmando kaj libera tempo
- 10-a marto: Libera tago, internacia vespero
- 11-a marto: Foriro
(La taga itinero sangheblas pro neatendataj kialoj)
Kotiztabelo
La kotizoj varias depende de la loghlando de la alighanto la la jena grupigho
A: Chiuj landoj escepte de tiuj mencitiaj chi sekve sub B
B: Bulgario, Chehhio, Slovakio, Hungario, eksjugaslaviaj landoj, Rumanio, Pollando ekssovetuniaj landoj, Chiuj landoj de Azio
(escepte Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
Kotizoj sube estas en usonaj dolaroj kaj por unu persono.
Kotizo: ghis 30-9-2006 / ekde 1-10-2006 / ekde 1-1-2007
A: 500 / 550 / 600
B: 450 / 500 / 550
Supre menciita kotizo validas por dulita chambro, se vi deziras unulitan chambron bv. aldoni 50 usonajn dolarojn al ghi, dum montara piedvojagho unulita chambro ne estas garantiita. La adreso de 7-a IHR Komitato Nepala Esperanto-Asocio G.P.O. post box no: 8974 cpc 102 Kathmandu, Nepal
Retadreso:
Telefono: 00977-1-6209877
(26-a de februaro - 10-a de marto 2007)
Organizo de Nepala Esperanto-Asocio Katmando, Nepalo
ALIGHILO
La 7-a Internacia Himalaja Renkontigho
La bezono tajpi a skribi preslitere la bezono,enchirkligu vorton
Familia nomo :- .........................................................................
Persona nomo:- .........................................................................
Adreso:- .........................................................................
Lando:- .........................................................................
Telefono / Fakso (kun kodo) :- ..................................................
Retadreso:- .........................................................................
Profesio/ Fako:- .........................................................................
Naskighdato :- .........................................................................
Shatookupo:- .........................................................................
Vegetarano :- Jes / Ne Fumanto :- Jes / Ne
Mi volas loghi kun .......................................................................
Jen mi alighas la la presitaj kondichoj sube sur tiu chi flanko . Mi sendas chi tiun alighilon kaj samtempe pagas kotizon la kotiztabelo al IHR komitato.
Bankokonto :- Nepal Esperanto Sang (renkontigho)
550-74775-6 Savings Account,
Nepal Bank Limited
New Road, Kathmandu
Mi legas, komprenas kaj akceptas la kondichojn sur chi tiu alighilo.
............................
Subskribo
............................
Dato
Bv kopii la supran alighilon en vian retposhtprogramon, plenigi ghin kaj poste sendi ghin al razeno@gmail.com .